Saltu al enhavo

Makov (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Makov
Makov
municipo
Preĝejo de sankta Vito en Makov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Makov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Makov
 - alteco 430 m s. m.
 - koordinatoj 49° 51′ 22″ N 16° 11′ 20″ O / 49.85611 °N, 16.18889 °O / 49.85611; 16.18889 (mapo)
Katastro 6,89 km² (689 ha) Makov u Litomyšle
Loĝantaro 337 (2024)
Denseco 48,91 loĝ./km²
Unua skribmencio 1349
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578363
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Makov (Svitavy District)
Retpaĝo: www.obecmakov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Makov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 10 km okcidente de urbo Litomyšl apud ŝoseo n-ro 358 el Litomyšl al Nové Hrady kaj Skuteč. Vivas ĉi tie 337 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Chotovice, Chotěnov, Bučina, Morašice, Příluka, Vidlatá Seč, Suchá Lhota kaj Újezdec.

La unua skriba raporto pri Makov estas el la jaro 1349. Sed fondo de la vilaĝo estis verŝajne iam en la unua jarmilo, kiel atestas ĝia nomo Makov (Kampopapavejo). Nomoj derivitaj de naturaĵoj nome apartenas al la plej malnovaj. Pruvaĵoj povas esti ankaŭ trovo de ŝtona hakilo aŭ de kavalira sprono.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869659
1880664
1890628
1900627
1910618
1921582
JaroLoĝantoj
1930536
1950419
1961408
1970368
1980324
1991343
JaroLoĝantoj
2001349
2014327
2016323
2017319
2018317
2019317
JaroLoĝantoj
2020320
2021305
2022326
2023339
2024337

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Dominanto de Makov estas preĝejo de Sankta Vito kun la turo 42 m alta. La preĝejo devenas el la komenco de la dua jarmilo, kiel ni povas juĝi laŭ konsekro al Sankta Vito, unu el la plej malnovaj patronoj de la tuta kristana mondo. Pri tiu ĉi konstruaĵo mencias raportoj el la tempo de reĝado de la unuaj Premislidoj. La origina romanika konstruaĵo estis kelkfoje rekonstruata. En la jaro 1999 estis farita nova tegmenta trabaro kaj tegmento, riparita stuko kaj farita nova fasado. La preĝejo fieras pri pentraĵo de fama ĉeĥa pentristo Mikoláš Aleš.

Famaj personoj

[redakti | redakti fonton]

Al la famaj naskiĝintoj apartenis Jan Lenoch, ĉeĥa politikisto aktivanta ĉirkaŭ ŝanĝo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj.

En la listo de loĝantoj ni povas ankaŭ trovi antaŭulojn de nacia artisto, skulptisto Vincenc Makovský.

Trans la vilaĝo Makov gvidas nesignita cikloturisma vojo el Růžový palouček (Roza Herbejo) al Maštale.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]