Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia cinamato aŭ cinamato de kalio estas organika salo de cinamata acido kaj kalio, blanka substanco solvebla en akvo kaj uzata en la traktado de kelkaj malsanoj pro ĝiaj farmakologiaj proprecoj kaj inhibaj aktivecoj sur kelkaj baciloj kaj mikroboj. Cinamatoj estis vaste esplorataj de Dr. Landerer, kirurgo de hospitalo, en Stutgarto, en 1890.[2] Esploroj elmontris ke cinamatoj havas povon stimuli la leŭkocitozon[3] respondecan pri ĝiaj kuracefikoj.[4]