Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia perbromato estas neorganika salo, blankaj kristaloj rezultantaj el interagado de la perbromata acido kaj kalia hidroksido, nesolvebla en malvarma akvo kie ĝi precipitiĝas kiel izomorfaj kristaloj. Ĝi estas stabila substanco en normaj kondiĉoj, sed ĝi malkomponiĝas sub varmigo supera ol 275 °C.
Kupra II perbromato estiĝas per reakcio inter solvebla kalia salo kaj kupra II sulfato. Sammaniere, baria perbromato ankaŭ estiĝas per reakcio inter solvebla kalia salo kaj baria klorido. Dum jaroj, sensukcese multaj klopodoj estis faritaj por prepari perbromatan acidon aŭ ajnajn perbromatojn. Nur antaŭnelonge oni raportis pri preparado de tiu saloj.[2]
Perbromata acido ne permesas preparadon de ĝiaj saloj (perbromatoj) tiel kiel la perkloratoj per termo-disproporcio de la anjono (BrO3-), sed nur per oksidado de bromatoj uzantaj fortaj oksidigantoj tiel kiel la ksenona fluorido, donante moderajn rezultojn[3]: