Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia kaproato aŭ H3C-(CH2)4-COOK estas organika salo de kalio kaj kaproata acido, uzata kiel emulsianto kaj surfaktanto. Solvaĵoj de kalia kaproato estigas jonojn de kaproata acido kaj kalia hidroksido. Kaproata acido, samkiel kaprilata acido kaj kaprata acido, estas naturaj produktoj trovataj en la homŝvito, kaj sendube ili respondecas pri la malbonodoro de la bestoj, kvankam tiu malbonodoro posedas antifungajn kaj protektivajn proprecojn.