Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia duuraniato (VI) aŭ K2U2O7 estas urania neorganika salo konata kiel flava oksido de uranio. Kune kun amonia duuraniato, ĝi estas unu el la komponaĵoj de la urania flava torto, iu miksaĵo da uraniaj oksidoj.
En la klasika metodo por ekstraktado de uranio, la uraninito (aŭ UO2) estas rompita per miksaĵo da sulfata kaj nitrata acidoj. La uranio dissolviĝas por formado de "uranila sulfato", kaj kalia hidroksido aldoniĝas por precipitigi la uranion kiel kalian duuraniaton. Ĉi-antikva metodo por uraniekstraktado el ercoj de uraninito nuntempe estas anstataŭita procezoj tiel kiel persolvaĵa ekstraktado, jona interŝanĝo kaj metodoj pri volatileco.
En la pasinteco ĝi estis grande uzita por produktado de urania vitro aŭ vazelina vitro, pro tio ke la kalia salo facile dissolviĝas en silika matrico dum la ekbrulado de la komenca fando. Duuraniato de kalio estas brilaj kristaloj, kiuj kolore varias ekde flavaj ĝis oranĝo-ruĝaj laŭ la preparado-maniero.