Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia piruvato aŭ C3H3KO3 estas organika kalia salo de la piruvata acido, uzata en la traktado por pezo-perdo kaj dikeco, alta kolesterolo, kataraktoj, kancero kaj plibonigo de atletika plenumado. Ĝi estas esenca por la muskola forto kaj formado de glikogeno. Krome, alfa-keto-glutarata acido kombinas kun amoniako produktata de muskola aktiveco generante glutaminon kiu agas kiel energi-brulaĵo.
Piruvatoj estas la lasta trikarbonaj fragmentoj produktitaj el la glukozo-metabolo. Studoj faritaj kun suplemento de piruvatoj en ratoj konkludas ke piruvatoj posedas inhibajn efikojn sur lipido-sintezoj kaj pezo-gajnoj, do, suplementoj de piruvatoj promocias grasperdon, inhibon de grasdeponado kaj plibonigas reziston kaj plenumadon de fizikaj ekzercoj. [2]
Biologia anaeroba produktado de piruvata acido per glikolizo en la ĉelplasmo de la enzimo piruvata kinazo. Piruvatoj estas la fina produkto de la glikolizo. La plejmulto el la piruvatoj konvertiĝas al Acetil-Koenzimo A kaj partoprenas en la Ciklo de Krebs kaj elektrona transporto-sistemo.:[3]