Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia perborato estas neorganika kombinaĵo de kalio kaj perborata acido, blanka solidaĵo solvebla en akvo kristaliĝante en unu, du, tri aŭ kvar hidratoj. La plej elementa strukturo de la perboratoj estas la dumera anjono ((B2O4[OH]22−), kie du boratomoj ligiĝas per du peroksaj pontoj laŭ sesmembra seĝoforma ringo kaj la simpleca reprezentaĵo de la formulo (KBO3) estas nur konvena maniero elesprimi la averaĝan kemian komponaĵon. Kalia perborato estas malmultekosta kaj vaste uzata industria kemiaĵo.