Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia kromoglikato aŭ C23H14O11K2 estas kalia salo de kromoglikata acido, blanka pulvoro, komerce disponebla por traktado de astmo pro tio ke ĝi inhibas la liberigon de kemiaj peraĵoj kiuj kaŭzas inflamon de la mastocito, tia kia la histamino. La produkto estas netoksa, kaj raportoj pri akuta trodozo akuzas kelkajn alergiajn reakciojn kaj nenian adversan efikon.
Kromoglikato de kalio estis unue lanĉita sub la natria formo en Britio, en 1969. En la 1970-aj jaroj plejmulto el la landoj de la mondo ekkomencis la produktadon. Kaj fakte, tiu konduto transformis la traktadon de astmo kaj en infanoj kaj en adoltoj, ĉar ĝis tiumomento, la sola disponeblaj rimedoj estis buŝaj kaj inhalitaj bronkodilatantoj kaj buŝaj kortikosteroidoj. Krom la plibonigo en la kontrolo de la simptomoj kaj vivo de la astmaj pacientoj, eble la plej grava karakterizaĵo estis la elmontritaj buŝaj steroido-ŝparaj efikoj.