Hematopedoj
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Aŭstralia hematopo
(Haematopus longirostris) | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
H. leucopodus | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La birdoj de familio Hematopedoj estas el la ordo de Ĥaradrioformaj, inter kiuj nomiĝas ankaŭ vadbirdoj kaj tiu familio enhavas nur unu genron, nome Haematopus.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genro Haematopus estis enkondukita en 1758 fare de la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en 1758 en la deka eldono de sia verko Systema Naturae kiel hejmo por unusola specio, nome la Eŭrazia hematopo Haematopus ostralegus.[1] La genronomo Haematopus devenas el vortoj de Antikva greka haima αἳμα kun la signifo sango, kaj pous πούς kun la signifo piedo, reference al la ruĝaj kruroj de la Eŭrazia hematopo;[2] ĝi estis uzita de Pierre Belon en 1555.[3] La familion Haematopodidae enkondukis (kiel subfamilio Haematopodinae) la franca natursciencisto Charles Bonaparte en 1838.[4][5]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]
Ili estas grandaj, facile videblaj kaj bruemaj birdoj, kun fortaj bekoj kiujn uzas por premi aŭ malfermi moluskojn. En kelkaj specioj, la bekoformo ŝanĝas laŭ la dieto. Tiuj kun flankebenaj bekoj premas aŭ malfermas moluskojn kaj tiuj kun pli plintaj bekoj serĉas vermojn.
Ili troviĝas ĉe tutmondaj marbordoj escepte polusaj regionoj. Ili estas tute nigraj, nigroblankaj aŭ brunblankaj laŭ aspekto.
Iliaj ovoj estas demetataj en trua nesto surgrunde. Ili estas grizaj kaj makulete kamuflaj inter la griza ŝtona fono. Ili estas pli pintaj ĉe unu pinto por malhelpi ruliĝon kaj ne laŭ popola miskredo por lokigi la longajn bekojn, kiuj disvolviĝas nur post eloviĝo. La idoj elnestiĝas tuj post eloviĝo kaj ekplukas manĝaĵon tujtuje.
Specioj
[redakti | redakti fonton]- Magelana hematopo, H. leucopodus, Garnot, 1826, LC, Suda Sudameriko
- Nigra hematopo, H. ater, Vieillot & Oudart, 1825, LC, Sudameriko
- Nordamerika nigra hematopo, H. bachmani, Audubon, 1838, LC, okcidenta marbordo de Nordameriko
- Amerika hematopo, H. palliatus, Temminck, 1820, LC, Norda kaj Suda Ameriko
- † Kanaria nigra hematopo (formortinta), H. meadewaldoi, Bannerman, 1913, EX, Kanarioj
- Afrika nigra hematopo, H. moquini, Bonaparte, 1856, LC, Suda Afriko
- Eŭrazia hematopo aŭ simple Hematopo, H. ostralegus, Linnaeus, 1758, kvar subspecioj, NT, Eŭropo, Azio kaj Nordafriko
- Aŭstralia hematopo, H. longirostris, Vieillot, 1817, LC, Aŭstralio
- Sudinsula hematopo, H. finschi, Martens, 1897, LC, Novzelando
- Ĉathama hematopo, H. chathamensis, Hartert, 1927, EN, Ĉatham-insularo
- Unukolora hematopo, H. unicolor, Forster, 1844, LC, Novzelando
- Fulga hematopo, H. fuliginosus, Gould, 1845, LC, Aŭstralio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
- ↑ Jobling, James A. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Belon, Pierre. (1555) L'histoire de la natvre des oyseavx : avec levrs descriptions, & naïfs portraicts retirez du natvrel, escrite en sept livres (france). Paris: Gilles Corrozet.
- ↑ (1838) “Synopsis vertebratorum systematis”, Nuovi Annali delle Scienze Naturali, Bologna (Latin) 2, p. 105–133 [118].
- ↑ Bock, Walter J.. (1994) History and Nomenclature of Avian Family-Group Names, Bulletin of the American Museum of Natural History 222. New York: American Museum of Natural History, p. 139, 229.