Tuamotua tringo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Prosobonia parvirostris Peale, 1849 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Tuamotua tringo, Prosobonia parvirostris, estas endanĝerita membro de la granda familio de vadbirdoj nome Skolopedoj, kiu estas endemio de insularo Tuamotuoj de Franca Polinezio. Ĝi estis foje lokata en la monotipa genro Aechmorhynchus.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La 15,5–16,5 cm longa Tuamotua tringo estas malgranda, mallongflugila, makulecbruna birdo kun pli-malpli striecaj subaj partoj. Ĝia mallonga akra beko pli similas al tiu de insektovora paserino ol al vadbirdo. Estas du kolormorfoj kiuj intergradiĝas. Palaj birdoj estas mezbrunaj supre kaj blankaj sube, kun helaj strioj aŭ makuloj sur la brusto kaj blankeca strieco sur la kapo. Ankaŭ la brila superokulo kaj la mentono estas blankaj. La flugilplumoj estas brunaj kun blankaj pintoj kaj blankaj triangulaj markoj sur la eksteraj retoj. Malhelfazaj birdoj anstataŭigas mezajn por pli malhelbrunaj kaj blankaj kun hele sablokoloraj aŭ brunblankaj. La flankoj estas brunaj, kaj la tutaj subaj partoj estas tre striecaj de tiu koloro.
La irisoj estas brunaj, la beko estas nigreca kaj la kruroj kaj piedoj estas malpurflavaj ĝis malhele olivgrizaj; la fingroj ne estas retohavaj. Inoj kaj maskloj estas similaj, la unuaj havante tendencon esti iomete pli grandaj kaj pli palaj averaĝe.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Tiu pacifika specio estis lastatempe vidata en la sekvaj atoloj, el nordokcidente al sudoriente:
- Rangiroa, Niau, Kauehi kaj Fakarava en la insularo Palliser.
- Raraka, Katiu, Tahanea, Tuanake, Hiti kaj Tepoto (Ofiti) en la insularo Raeffsky,
- Puka-Puka en la insularo Disappointment,
- Anuanuraro en la insularo Duko Gloucester,
- Nukutavake kaj Pinaki inter Raeffsky kaj insularo Akteono,
- Tenararo, Vahanga, Tenarunga, Matureivavao, Suda Maruteao kaj Maria insularo Disappointment,
- Anuanuraro en la insularo Akteono,
- Morane, sude de la insularo Akteono, kaj
- Makaroa, Kamaka kaj Manui en la insularo Gambier.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- del Hoyo, J.; Elliott, A. & Sargatal, J. (editors) (1996): 57. Tuamotu Sandpiper. In: Handbook of Birds of the World, Volume 3: Hoatzin to Auks:515, plate 43. Lynx Edicions, Barcelona. (ISBN 84-87334-20-2)
- Greenway, James C. (1967): Sandpipers of the Tuamotu Archipelago. In: Extinct and Vanishing Birds of the World (2nd ed.): 260–263. Dover Publications, New York.
- Hayman, Peter; Marchant, John & Prater, Tony (1986): Shorebirds: an identification guide to the waders of the world. Houghton Mifflin, Boston. (ISBN 0-395-60237-8)
- (1927) “On the Anatomy and Systematic Position of Æchmorhynchus cancellatus (Gmelin), together with some Notes on the Genera Bartramia and Mesoscolopax; the Subfamily Limosinae; and the Pterylosis of Scolopax”, Ibis 69 (1), p. 114–132. doi:10.1111/j.1474-919X.1927.tb05646.x.
- (1950) “Birds collected during Capt. James Cook's last expedition (1776–1780)”, Auk 67 (1), p. 66–88. doi:10.2307/4080770.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ARKive – Fotoj kaj filemtoj de la Tuamotua tringo (Prosobonia cancellata)
- Natural History Museum Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine: William Ellis' plate 64. Alirita en 11-SEP-2006.