Saltu al enhavo

Larenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Larenoj
Ridmevo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subdivizio: Larus

Ichthyaetus
Leucophaeus
Chroicocephalus
Saundersilarus
Pagophila
Xema
Rissa
Rhodostethia
Hydrocoloeus
Creagrus

Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Subordo: Lari
Familio: Laredoj Laridae
Subfamilio: Larenoj Larinae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Mevolaro estas popularaj nomoj de birdoj de la subfamilio Larenoj (Larinae) en la familio de Laredoj, apartenantaj al la ordo de ĥaradrioformaj. Ili estas blankaj-grizaj aŭ blankaj-nigraj, vivas ĉe maroj aŭ riveroj, do konsideriĝas akvobirdoj, kaj distingiĝas per knara voĉo. Ili estas bonegaj flugantoj, kapablaj kapti en aero ĵetitan nutraĵon.

Ĝis la 21-a jarcento plimulto de mevoj estis metitaj en ampleksan genron Larus, sed tiun aranĝon oni konsideras nun polifiletika, kio kondukis al la restarigo de kelkaj genroj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La familio Laridae enkondukis (kiel Laridia) la franca polimato Constantine Samuel Rafinesque en 1815.[1][2] La taksonomio de mevoj estas konfuza pro iliaj ampleksaj distribuzonoj de hibridiĝo kio kondukis al genfluo. Kelkaj estis tradicie konsiderataj "ringospecioj", sed esplorado sugestis, ke tiu supozo estas dubinda.[3] Antaŭ la 21-a jarcento, plimulto de mevoj estis metitaj en la genro Larus, sed nun oni scias, ke tiu aranĝo estas polifiletika, kio kondukis al la restarigo de la genroj Ichthyaetus, Chroicocephalus, Leucophaeus, Saundersilarus, kaj Hydrocoloeus.[4]

Studo pri molekula filogenetiko publikigita en 2022 trovis la jenajn rilatojn inter la genroj, same kiel la plej ĵusan genroŝanĝon: nome la meto de la mevo de Saunders en propran genron Saundersilarus.[5]

Gulls


CreagrusForkovosta mevo




HydrocoloeusPigmea mevo



RhodostethiaRozmevo







RissaTrifingra mevo (2 specioj)




XemaSabina mevo



PagophilaEburmevo






SaundersilarusSaŭndersa mevo




Chroicocephalus – (10 specioj)




Leucophaeus – (5 specioj)




Ichthyaetus – (6 specioj)



Larus – (24 specioj)








Listo de specioj

[redakti | redakti fonton]

Jen listo de 54 mevo-specioj, prezentita en taksonomia sekvenco.

Bildo Genro Specio
Larus Linnaeus, 1758
Ichthyaetus Kaup, 1829
Leucophaeus Bruch, 1853
Chroicocephalus Eyton, 1836
Saundersilarus Dwight, 1926
Hydrocoloeus Kaup, 1829 (povas inkludi Rhodostethia)
Rhodostethia MacGillivray, 1842
Rissa Stephens, 1826
Pagophila Kaup, 1829
Xema Leach, 1819
Creagrus Bonaparte, 1854

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (1815) Analyse de la nature ou, Tableau de l'univers et des corps organisés 1815 (france). Self-published.
  2. (1994) History and Nomenclature of Avian Family-Group Names, Bulletin of the American Museum of Natural History 222. American Museum of Natural History, p. 138, 252.
  3. (May 2004) “The herring gull complex is not a ring species”, Proceedings. Biological Sciences 271 (1542), p. 893–901. doi:10.1098/rspb.2004.2679. 
  4. (December 2005) “Phylogenetic relationships within the Laridae (Charadriiformes: Aves) inferred from mitochondrial markers”, Molecular Phylogenetics and Evolution 37 (3), p. 686–99. doi:10.1016/j.ympev.2005.05.011. Bibkodo:2005MolPE..37..686P. 
  5. (2022) “Comprehensive taxon sampling and vetted fossils help clarify the time tree of shorebirds (Aves, Charadriiformes)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 177, p. 107620. doi:10.1016/j.ympev.2022.107620. Bibkodo:2022MolPE.17707620C.