Raledoj
Raledoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Porphyrio martinica
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genroj
| ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Raledoj (Rallidae) estas familio en la ordo de la Gruoformaj birdoj (Gruiformes). Ĝi konsistas el ĉirkaŭ 170 specioj – sed multaj formortintaj kaj aliaj eble formortintaj – en ĉirkaŭ 40 genroj. Preskaŭ ĉiuj membroj de tiu familio loĝas aŭ vivas ĉe akvaj medioj, escepte de la krekso, kiu loĝas en terkulturejoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La plej granda parto de tiuj specioj kuras fortike, ĉar ili posedas fortikajn krurojn kun longaj fingroj, kiuj adaptiĝas taŭge al molaj kaj malebenaj surfacoj, eĉ por piediri sur akva herbaro. Ili havas mallongajn kaj rondformajn flugilojn kaj malmultege ŝvebas aŭ flugas ĉiam tenante hokitaj la krurojn kaj fingrojn; sed kiam ili flugas pro veraj necesoj, ili kapablas fari tion dum longaj distancoj. Iliaj korpoj estas platigitaj laŭflanke. La vostoj estas mallongaj kaj preskaŭ ĉiam estas levitaj. Ambaŭ seksoj aspektas similaj.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]La plej tipaj membroj de la familio de Raledoj okupas plenplenajn kanejojn aŭ junkejojn de malseka medio ĉe lagoj, marĉoj aŭ riveroj. Kanaro estas la plej tipa medio favora por ties natura disvolviĝo kaj kaŝeja defendo. Ili nestumas inter tiu densa vegetaĵaro, ĉar temas pri timidaj, silentaj, malfacile videblaj – escepte de la plej komunaj galinoloj kaj fulikoj – kaj kaŝemaj birdoj. Multaj estas pli aŭskulteblaj ol videblaj. Ili estas ĝenerale ĉiomanĝantaj birdoj. Multaj movas sian kapon antaŭen kaj malantaŭen dum naĝado. Tiuj kiuj migras faras ĝin dumnokte.
Multaj kanejaj specioj estas silentaj; sed aliaj eligas laŭtegajn kaj krepuskajn alvokojn.
Populacio
[redakti | redakti fonton]Insulaj specioj ofte perdis la flugeblecon. Tial multaj formortis pro perhoma enigo de bestoj kiel katoj, ratoj aŭ porkoj. Aliaj specioj estas malfacile kalkuleblaj pro sia malvideblo. Aliaj male, kiel komunaj galinoloj aŭ fulikoj, estas oftaj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La familio de raledoj grupiĝis tradicie [1] kune kun Mesitornitedoj (Mesitornithidae), Turnicedoj (Turnicidae), Gruedoj (Gruidae), Aramedoj (Aramidae), Psofiedoj (Psophiidae), Heliornitedoj (Heliornithidae), Rinoketedoj (Rhynochetidae), Eŭripigedoj (Eurypygidae), Kariamedoj (Cariamidae) kaj Otidedoj (Otididae), por formi la ordon de Gruoformaj (Gruiformes). Tamen la nova taksonomio de Sibley-Ahlquist, akceptita en Usono, montras tiun birdogrupon kiel nova ordo, nome Raloformaj (Ralliformes).
La raloj estas granda kaj tre disvastigita familio, kun preskaŭ 150 specioj. Ili estas malgrandaj ĝis mezgrandaj, surteremaj aŭ malsekejemaj, kaj iliaj mallongaj korpoj estas ofte flanke ebenecaj por helpi iliajn movojn tra densa vegetaĵaro. Insulaj specioj facile iĝis neflugaj; el 53 vivantaj aŭ ĵus formortintaj taksonoj limigitaj al insuloj, 32 estis perdintaj la flugkapablon.[2]
Genroj kaj specioj
[redakti | redakti fonton]Formortintaj
[redakti | redakti fonton]- Nezotroko, Kavoralo (Nesotrochis), †, poste forigita el Raledoj
- Deboja nezotroko, (Nesotrochis debooyi), †
- Diaforapterigo (Diaphorapteryx), †
- Hawkins-diaforapterigo, Hokinsa diaforapterigo (Diaphorapteryx hawkinsi), †
- Afanapterigo (Aphanapteryx), †
- Bonazia afanapterigo aŭ Ruĝa ralo, Bonazia ralo (Aphanapteryx bonasia), †
- Eritromaĥo (Erythromachus), †
- Leguat-eritromaĥo, Leguata eritromaĥo, Rodrigesa ralo (Erythromachus leguati), †
- el la genro Hypotaenidia
- Striflugila ralo (Hypotaenidia poeciloptera), †
- Difenbaĥa ralo (Hypotaenidia dieffenbachii), †
- Tahitia ralo (Hypotaenidia pacifica), †
- Ralo de Insulo Wake (Hypotaenidia wakensis), †
- Kabalo (Cabalus), foje inkludita en Gallirallus, †
- Ĉathama ralo (Cabalus modestus), †
- el la genro Driolimno (Dryolimnas):
- Aŭgusta driolimno (Dryolimnas augusti), †
- Ĉekea ralo, (Dryolimnas chekei), †
- el la genro Aramido, Arbarralo (Aramides):
- Ruĝgorĝa aramido (Aramides gutturalis), dubinda specio, †
- Mundio (Mundia), antaŭe inkludita en Atlantisia, †
- Elpenora mundio (Mundia elpenor), †
- el la genro Zapornio (Zapornia):
- Sanktahelena zapornio (Zapornia astrictocarpus), †
- Palmera ralo (Zapornia palmeri), †
- Sandviĉa ralo (Zapornia sandwichensis), †
- Tahitia zapornio (Zapornia nigra), dubinda specio, †
- Kosrae ralo (Zapornia monasa), †
- Afanokrekso (Aphanocrex), antaŭe inkludita en Atlantisia, †
- Sanktahelena afanokrekso (Aphanocrex podarces), †
- el la genro Porfirio (Porphyrio):
- Lazura porfirio, Reuniona porfirio, Blubirdo (Porphyrio coerulescens), dubinda specio, †
- Kukwiede-porfirio, Kukvidea porfirio, Novkaledonia porfirio (Porphyrio kukwiedei), †
- Blanka porfirio (Porphyrio albus), †
- … porfirio (Porphyrio paepae), †
- Mantell-porfirio, Mantella porfirio, Nordinsula takaheo, Takaheo (Porphyrio mantelli), foje lokita en genro Notornis, †
- McNab-porfirio, Maknaba porfirio (Porphyrio mcnabi), †
- el la genro Galinolo (Gallinula):
- Pacifika galinolo (Gallinula pacifica) foje lokita en genro Pareudiastes, eble †
- Arbara galinolo (Gallinula silvestris), foje lokita en genro Pareudiastes aŭ Edithornis, eble †
- Insula galinolo, Tristana galinolo (Gallinula nesiotis), †
- el la genro Fuliko (Fulica):
- Newton-fuliko, Neŭtona fuliko (Fulica newtoni), †
Vivantaj
[redakti | redakti fonton]- Sarotruro (Sarothrura)
- Makula sarotruro (Sarothrura pulchra)
- Eleganta sarotruro (Sarothrura elegans)
- Rufa sarotruro (Sarothrura rufa)
- Funebra sarotruro (Sarothrura lugens)
- Boehm-sarotruro, Boema sarotruro (Sarothrura boehmi)
- Strisarotruro (Sarothrura affinis)
- Insula sarotruro (Sarothrura insularis)
- Ayres-sarotruro, Ajresa sarotruro (Sarothrura ayresi)
- Waters-sarotruro, Vatersa sarotruro (Sarothrura watersi)
- Himantornito (Himantornis)
- Sangpieda himantornito (Himantornis haematopus)
- Kaniralo (Canirallus)
- Okula kaniralo (Canirallus oculeus)
- Mentokrekso (Mentocrex)
- Kioloida mentokrekso (Mentocrex kioloides)
- Cingiralo (Mentocrex beankaensis)
- Ralikulo (Rallicula)
- Blankastria ralikulo (Rallicula leucospila)
- Ruĝa ralikulo (Rallicula rubra)
- Forbesa ralikulo (Rallicula forbesi)
- Majra ralikulo (Rallicula mayri)
- Koturnikopo (Coturnicops)
- Eskvizita koturnikopo (Coturnicops exquisitus)
- Novjorka koturnikopo (Coturnicops noveboracensis)
- Marka koturnikopo (Coturnicops notatus)
- Mikropigio (Micropygia)
- Schomburgk-mikropigio, Ŝomburgka mikropigio (Micropygia schomburgkii)
- Ralino (Rallina)
- Trikolora ralino (Rallina tricolor)
- Andamana ralino, Canning-ralino, Kanninga ralino (Rallina canningi)
- Striralino (Rallina fasciata)
- Eŭrizonoida ralino (Rallina eurizonoides)
- Anurolimno (Anurolimnas)
- Kaŝtankapa anurolimno aŭ Kaŝtankapa rufiralo (Anurolimnas castaneiceps aŭ Rufirallus castaneiceps)
- Verda anurolimno aŭ Verda rufiralo (Anurolimnas viridis aŭ Rufirallus viridis)
- Strieca anurolimno aŭ Strieca lateralo (Anurolimnas fasciatus aŭ Laterallus fasciatus)
- Lateralo (Laterallus)
- Strieca lateralo (Laterallus fasciatus)
- Nigrabrila lateralo (Laterallus melanophaius)
- Levraud-lateralo, Levraŭda lateralo (Laterallus levraudi)
- Ruĝa lateralo (Laterallus ruber)
- Blankgorĝa lateralo (Laterallus albigularis)
- Magra lateralo (Laterallus exilis)
- Flavbrusta lateralo, (Laterallus flaviventer)
- Jamajka lateralo, Jamajka ralo (Laterallus jamaicensis)
- Tueros-lateralo aŭ Junina ralo, Tuerosa lateralo (Laterallus tuerosi aŭ Laterallus jamaicensis tuerosi)
- Galapaga lateralo, (Laterallus spilonota)
- Punktoflugila lateralo, (Laterallus spiloptera)
- Tristana lateralo (Laterallus rogersi)
- Blankruĝa lateralo (Laterallus leucopyrrhus)
- Flavflugila lateralo (Laterallus xenopterus)
- Nezoklopeo (Nesoclopeus) konvertita en:
- Hypotaenidia
- Okinava ralo (Hypotaenidia okinawae)
- Kolringa ralo (Hypotaenidia torquata)
- Filipina ralo (Hypotaenidia philippensis) [3]
- Gvama ralo (Hypotaenidia owstoni)
- Novbritia ralo (Hypotaenidia insignis)
- Roviana ralo (Hypotaenidia rovianae)
- Vudforda ralo (Hypotaenidia woodfordi)
- Ralo de Lord Howe (Hypotaenidia sylvestris)
- Galinoralo (Gallirallus)
- Vekaralo, Suda galinoralo, Vekao aŭ Vekaa ralo (Gallirallus australis)
- Aptenoralo (Aptenorallus)
- Kalajana ralo (Aptenorallus calayanensis)
- Kabalo (Cabalus)
- Lafresnea kabalo, Novkaledonia ralo (Cabalus lafresnayanus), probable †
- Ralo (Rallus)
- Longbeka ralo (Rallus longirostris)
- Eleganta ralo (Rallus elegans)
- Azteka ralo (Rallus tenuirostris)
- Ralo de Ridgway (Rallus obsoletus)
- Krepitoralo (R. crepitans)
- Wetmore-ralo, Vetmorea ralo (Rallus wetmorei)
- Virginia ralo aŭ Limregiona ralo (Rallus limicola)
- Ekvadora ralo (Rallus aequatorialis)
- Duonplumba ralo, Bogota ralo (Rallus semiplumbeus)
- Antarkta ralo, Suda ralo (Rallus antarcticus)
- Akvoralo aŭ Akva ralo (Rallus aquaticus)
- Hinda ralo (Rallus indicus), ofte konsiderata kiel subspecio Rallus aquaticus indicus
- Lazura ralo, Afrika ralo (Rallus caerulescens)
- Madagaskara ralo (Rallus madagascariensis)
- Levinio (Lewinia), foje inkludita en Rallus
- Strilevinio (Lewinia striata)
- Mirinda levinio (Lewinia mirifica)
- Brustolevinio (Lewinia pectoralis)
- Müller-levinio, Aŭklanda ralo (Lewinia muelleri)
- Driolimno (Dryolimnas)
- Cuvier-driolimno, Kuviera driolimno (Dryolimnas cuvieri)
- Krekopso (Crecopsis), foje inkludita en Crex
- Afrika krekopso aŭ Afrika krekso (Crecopsis egregia respektive Crex egregia)
- Krekso (Crex)
- Kreksa krekso, Ordinara krekso, Krekso (Crex crex)
- Ruĵetio (Rougetius)
- Aramidopseo (Aramidopsis)
- Platen-aramidopseo, Platena aramidopseo (Aramidopsis plateni)
- Aramido, Arbarralo (Aramides)
- Mangrova aramido, Mangleja aramido, Malgranda arbarralo (Aramides mangle)
- Ruĝkola aramido, Ruĝkola arbarralo (Aramides axillaris)
- Kajena aramido, Grizkola arbarralo (Aramides cajanea)
- Blankventra aramido, Blankventra arbarralo (Aramides albiventris)
- Bruna aramido, Volfa aramido, Bruna arbarralo (Aramides wolfi)
- Ipekaha aramido, Giganta arbarralo (Aramides ypecaha) [5]
- Sarakura aramido, Sarakura arbarralo (Aramides saracura)
- Belflugila aramido, Belflugila arbarralo (Aramides calopterus)
- Amaŭrolimno (Amaurolimnas)
- Unukolora amaŭrolimno (Amaurolimnas concolor)
- Gimnokrekso (Gymnocrex)
- Rosenberg-gimnokrekso, Rosenberga gimnokrekso (Gymnocrex rosenbergii)
- Talaŭda gimnokrekso (Gymnocrex talaudensis)
- Plumbventra gimnokrekso (Gymnocrex plumbeiventris)
- Amaŭrornito (Amaurornis)
- Izabela amaŭrornito (Amaurornis isabellina)
- Oliveca amaŭrornito (Amaurornis olivacea)
- Fenikura amaŭrornito (Amaurornis phoenicurus)
- Grandbeka amaŭrornito (Amaurornis magnirostris)
- Moluka amaŭrornito (Amaurornis moluccana)
- Zapornio (Zapornia)
- Akool-zapornio, Akoola zapornio (Zapornia akool)
- Flavbeka zapornio (Zapornia flavirostra)
- Olivier-zapornio, Oliviera zapornio (Zapornia olivieri)
- Dukolora zapornio (Zapornia bicolor)
- Malgranda zapornio (Zapornia parva)
- Pigmea zapornio (Zapornia pusilla)
- Bruna zapornio (Zapornia fusca)
- Pajkulla zapornio (Zapornia paykullii)
- Tongatapua zapornio (Zapornia tabuensis)
- Nigra zapornio (Zapornia atra)
- Porzano (Porzana)
- Porzana porzano, Ordinara porzano, Porzano, Makula porzano (Porzana porzana)
- Rivera porzano (Porzana fluminea)
- Karolina porzano, Sorao (Porzana carolina)
- Enigmatolimno (Aenigmatolimnas)
- Borda enigmatolimno (Aenigmatolimnas marginalis)
- Musteliralo (Mustelirallus)
- Kolombia musteliralo (Mustelirallus colombianus)
- Ruĝbeka musteliralo (Mustelirallus erythrops)
- Helkola musteliralo (Mustelirallus albicollis)
- Zapata ralo (Mustelirallus cerverai)
- Poliolimno (Poliolimnas)
- Cindra poliolimno (Poliolimnas cinereus)
- Pardiralo (Pardirallus)
- Makula pardiralo (Pardirallus maculatus)
- Nigra pardiralo (Pardirallus nigricans)
- Plumbogriza pardiralo (Pardirallus sanguinolentus)
- Eŭlabeornito (Eulabeornis)
- Kaŝtanventra eŭlabeornito (Eulabeornis castaneoventris)
- Habroptilo (Habroptila)
- Valacea habroptilo (Habroptila wallacei)
- Megakrekso (Megacrex)
- Mallerta megakrekso (Megacrex inepta)
- Galinokrekso (Gallicrex)
- Cindra galinokrekso (Gallicrex cinerea)
- Porfirio (Porphyrio)
- Porfiria porfirio, Ordinara porfirio, Porfirio, Purpura porfirio, Sultankoko (Porphyrio porphyrio)
- Madagaskara porfirio, Smeralda porfirio (Porphyrio madagascariensis)
- Grizkapa porfirio (Porphyrio poliocephalus)
- Polva porfirio, filipina porfirio (Porphyrio pulverulentus)
- Nigraorela porfirio, suda porfirio (Porphyrio melanotus)
- Hinda porfirio, nigradorsa porfirio (Porphyrio indicus)
- Hochstetter-porfirio, Hoĥŝtetera porfirio, Sudinsula takaheo, Takaheo (Porphyrio hochstetteri), foje lokita en genro Notornis, foje kiel subspecio de mantelli
- Allen-porfirio, Allena porfirio, Malgranda porfirio (Porphyrio alleni), foje lokita en genro Porphyrula
- Martinika porfirio, Amerika purpura porfirio <kontraŭsistema triparta specinomo!> (Porphyrio martinica), foje lokita en genro Porphyrula
- Flavbeka porfirio (Porphyrio flavirostris), foje lokita en genro Porphyrula
- Galinolo (Gallinula)
- Comer-galinolo, Komera galinolo, Galinolo de insulo Gough (Gallinula comeri)
- Ĥlorpieda galinolo, Verdkrura galinolo (Gallinula chloropus)
- Tenebra galinolo, Sombra galinolo (Gallinula tenebrosa)
- Angula galinolo (Gallinula angulata)
- Nigravizaĝa galinolo (Gallinula melanops)
- Ventra galinolo (Gallinula ventralis)
- Tasmania galinolo (Gallinula mortierii)
- Fuliko (Fulica)
- Kresta fuliko, Krestfuliko (Fulica cristata)
- Nigra fuliko, Eŭrazia fuliko, Komuna fuliko, Fuliko (Fulica atra)
- Havaja fuliko (Fulica alai)
- Amerika fuliko (Fulica americana)
- Kariba fuliko (Fulica caribaea)
- Blankflugila fuliko (Fulica leucoptera)
- Ardeza fuliko, Anda fuliko (Fulica ardesiaca)
- Braceleta fuliko (Fulica armillata)
- Ruffrunta fuliko (Fulica rufifrons)
- Giganta fuliko (Fulica gigantea)
- Korna fuliko (Fulica cornuta)
Krome estas aŭ estis multaj specioj konataj nur laŭ fosilioj ne listitaj tie supre, kiel la Ibiza ralo (Rallus eivissensis). Temas pri kvaternariaj prahistoriaj birdoj.
Lastaj ŝanĝoj en taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La genro Zapornia estis enkondukita en 1816 fare de la angla zoologo William Elford Leach en katalogo de animaloj en la Brita Muzeo. Li inkludis unusolan specion, nome Malgranda zapornio, kiu estis la tipa specio.[6] La genronomo estas preskaŭ-anagramo de la genro Porzana de la franca ornitologo Louis-Pierre Vieillot.[7]
Tamen, la propono de Leach ne estis amplekse adoptita. Dum la 1840-aj jaroj Zapornia estis uzita kiel "ĉioenhava taksono" por ĵus malkovritaj malgrandaj raloj el la tuta mondo, kelkaj el kiuj aktuale apartenas al la nuntempa klado Zapornia; en 1880, eĉ la Vatersa sarotruro estis metita tie, kiu finfine rezultis esti nerala, sed aberacia raleca membro de la sarotrura familio Sarothruridae. Sekve, la genro de Leach estis ĝenerale sinonimigita kun Porzana, en la kompreno ke specioj kiel la Malgranda kaj la Pigmea zapornio estis simple etaj reprezentantoj de tiu genro. El la fino de la 19-a ĝis la mezo da la 20-a jarcento, ĉiu ĵus malkovrita ralo de Zapornia estis atribuita al nova kaj kutime monotipa genro, aŭ - pli kaj pli ofte- kunigita kun siaj supozitaj parencoj en Porzana. En sia revizio de 1973 de la raleda sistematiko, Storrs Olson notis, ke la reciproka limigo de Porzana kaj Amaurornis estis "el la plej malfacilaj problemoj en la raleda taksonomio" kaj ne trovis kontentigan solvon. Li konkludis, ke ambaŭ genroj estas polifiletikaj rilate unu al la alia, kaj rekomendis inkludi la nombrajn malgrandajn apartigitajn genrojn de la insuloj de Pacifiko en Porphyria, kaj la afrikaj raloj foje apartigitaj kiel Limnocorax en Amaurornis, ĝis oni proponu kontentigan solvon por la limigo de la du plej grandaj genroj.[8]
La unuaj kladistikaj analizoj, uzante morfologian informon, trovis preskaŭ malebla solvi ajnan filogenetikan strukturon en Porzana kaj similajn genrojn, sed indikis, ke la tuta grupo estis proksime rilata al la raloj de Amaurornis kaj de Laterallus, same kiel al tiu de fulikoj (Fulica) kaj galinoloj (Gallinula).[9][10] Studoj pere de molekula filogenetiko startintaj en 2002[11] pruvis, ke Porzana mem estis tre distinga stirpo kiu havis bazan pozicion inter la menciita grupo, al kiu aplikiĝis la subfamilia nomo Himanthornithinae, dum ĝi inkludis ankaŭ la raran Nkulenguan ralon de la genro Himantornis, tre aberacia specio de tropika pluvarbaro kiu estis delonge konsiderata kiel la plej "primitiva" vivanta ralo. Tamen, molekula informaro metas ne nur la Nkulenguan ralon enen de la subfamilio enhavanta Porzana kaj ties proksimulojn, sed ankaŭ la grandan Porfirion (Porphyrio) kiun morfologia analizo solvis kiel alia el la plej antikvaj vivantaj stirpoj de raloj (kvankam Olson en 1973 pravis aligis ilin kun la galinoloj kaj Porphyrio). Malkiel ĉe la aliaj ralaj subfamilioj, noma la Rallinae (Ralenoj), kiuj inkludas ĉefe mezgrandajn amfibiajn speciojn, la Himanthornithinae (Hiamntornitenoj) kunigas tre grandajn kaj tre malgrandajn ralojn, same kiel klare akvemajn kaj tre surteremajn stirpojn; ne surprizas tial ke morfologia informaro ne povas solvi tian adaptan radiadon ĝis kontentiga nivelo.[12][9][13][14]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ laŭ la taksonomio de Clements, 6a eldono, kia ĝi estas uzata en Avibase
- ↑ (2013) “Rails, Gallinules and Coots”, Handbook of the Birds of the World Alive. doi:10.2173/bow.rallid1.01. 216475559. Alirita 13a de Aprilo 2014..
- ↑ Antipoda-subantarktinsula tundro
- ↑ Etiopaj montaraj arbustetaroj
- ↑ Humida Ĉako
- ↑ Leach, William Elford. (1816) Systematic Catalogue of the Specimens of the Indigenous Mammalia and Birds that are Preserved in the British Museum: with Their Localities and Authorities. London: Printed by Richard and Arthur Taylor.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Olson, Storrs L. (1973): A Classification of the Rallidae. Wilson Bulletin 85(4): 381-416. PDF plena teksto
- ↑ 9,0 9,1 Taylor, P. Barry & van Perlo, Ber (1998): Rails: a guide to the rails, crakes, gallinules, and coots of the world (Helm Identification Guides). Yale University Press, New Haven. ISBN 0-300-07758-0.
- ↑ Livezey, Bradley C. (1998): A phylogenetic analysis of the Gruiformes (Aves) based on morphological characters, with an emphasis on the rails (Rallidae). Philosophical Transactions of the Royal Society B 353(1378), 2077-2151. COI:10.1098/rstb.1998.0353 PDF plena teksto
- ↑ Slikas, Beth; Olson, Storrs L. & Fleischer, Robert C. (2002): Rapid, independent evolution of flightlessness in four species of Pacific Island rails (Rallidae): an analysis based on mitochondrial sequence data. Journal of Avian Biology 33(1): 5-14. COI:10.1034/j.1600-048X.2002.330103.x PDF plena teksto
- ↑ Garcia-R, Juan C.; Gibb, Gillian C. & Trewick, Steve A. (2014): Deep global evolutionary radiation in birds: Diversification and trait evolution in the cosmopolitan bird family Rallidae. Mol. Phylogenet. Evol. 81: 96–108. doi:10.1016/j.ympev.2014.09.008 PDF plena teksto.
- ↑ Kirchman, Jeremy J. (2012): Speciation of flightless rails on islands: A DNA-based phylogeny of the typical rails of the Pacific. Auk 129(1): .56–69. COI:10.1525/auk.2011.11096 PDF plena teksto
- ↑ Kirchman, Jeremy J.; McInerney, Nancy Rotzel; Giarla, Thomas C.; Olson, Storrs L.; Slikas, Elizabeth & Fleischer, Robert C. (2021): Phylogeny based on ultra-conserved elements clarifies the evolution of rails and allies (Ralloidea) and is the basis for a revised classification. Ornithology 138(4): .1–21. COI:10.1093/ornithology/ukab042 PDF plena teksto
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Interreta datenbazo Avibase [1][rompita ligilo]
|